Fono
Ekde 1954 ekzistas Esperantisk – Svensk ordbok (Esperanto – Sveda vortaro) verkita de Paul Nylén. Krome, la pli malgranda Lilla Esperanto-ordboken (Malgranda esperanto-vortaro), kreita de Ebbe Vilborg, ekzistas ekde 1958. Ĝi estas kombinita vortaro sveda-esperanto kaj esperanto-sveda. Nova eldono de tiu ĉi aperis en 1999 kaj reviziita eldono en 2016. De la sveda al Esperanto, Svensk – Esperantisk ordbok (Sveda – Esperanta vortaro) estis produktita en 1934 de Sam Jansson, Frits Lindén kaj Birger Gerdman. En 1992, Ordbok Svenska – Esperanto (Vortaro Sveda – Esperanto) estis kreita de Ebbe Vilborg. Ekde 2001, ĝi ankaŭ ekzistas kiel interreta aplikaĵo.
La esperantisto kaj iama prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio Roland Lindblom havis la ambicion eldoni novan grandan vortaron Esperanto – Sveda, kiu povus anstataŭi la iom malnoviĝintan vortaron de Paul Nylén. Kun la helpo de Roland Larsson, li dum multaj jaroj kompilis grandan kvanton da materialo por la nova vortaro. Tamen, Roland Lindblom mortis komence de 2016, antaŭ ol la laboro estis finita.
La postlasita vortarmaterialo estis kolektita kaj ordigita de Ulla Luin kaj Kerstin Rohdin. Poste en aŭtuno 2016, Leif Nordenstorm iniciatis realigi la ambicion de Roland Lindblom kaj skanis la vortmaterialon. Komence de 2017 komenciĝis laboroj pri enigo de la materialo en programojn pri tekstotraktado. Al tio poste aliĝis Anders Sundman, Martin Häggström, Magnus Sundman, Bengt Hedlund, Carl-Olof Selenius kaj Olof Pettersson. Regulojn, pri kiel la vortoj devus esti enigitaj, ellaboris Martin Häggström. La taskon konverti la ciferecan tekston en bazon por presita vortaro kaj en retan vortaron entreprenis Andreas Nordström.
La nova vortaro estas do bazita sur la vortkolekta laboro de Roland Lindblom. Ĝi konsistas plejparte el manskribitaj manuskriptoj de diversa kvalito. Jam dum la registra laboro oni devis fari multajn aldonojn kaj korektojn. Poste okazis ampleksa revizia laboro, kie oni faris kontrolon kaj aldonojn helpe de aliaj bonfamaj Esperanto-vortaroj. Ĉi tiun revizian laboron ĉefe faris Martin Häggström kaj Bengt Hedlund. La rezulto de la laboro estis la Vortaro Esperanto – Sveda.
Jam en la komenco de la laboro pri Vortaro Esperanto – Sveda, prova versio estis farita en TTT-aplikaĵon, kiu poste estis plibonigita. La testversio poste estis kombinita kun la reta aplikaĵo por Vortaro Sveda – Esperanto. En 2023 aperis la reta aplikaĵo Retaj vortaroj Sveda <> Esperanto, ellaborita de Andreas Nordström. En ĉi tiu interreta aplikaĵo, oni povas serĉi en ambaŭ vortarojn.
Vortelekto
Dum la enigo de vortoj kaj posta revizio, estis decidite, kiuj vortoj devus esti inkluditaj. La vortelekto baziĝis ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro (PIV), Reta Vortaro (ReVo), Bildvortaro en Esperanto kaj artikoloj en Vikipedio. Por komputilaj vortoj oni uzis ankaŭ Komputeko kaj Komputada leksikono. Krome, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) helpis. Ekzemplaj frazoj estis grandparte prenitaj el la tekstokolekto Tekstaro de Esperanto. Escepte de propraj nomoj, principe ĉiuj radikvortoj trovitaj en PIV estis enmetitaj, kondiĉe ke oni ne konsideris ilin malĝustaj aŭ tute arkaikaj. Krome, oni klopodis uzi vortojn, kiuj spegulas modernajn kondiĉojn, kaj en tio artikoloj Vikipedio multe helpis.
La elekto de vortoj por propraj nomoj estas limigita. Personaj nomoj troviĝas precipe por dioj, religio-fondintoj kaj certaj sciencistoj kaj similaj, kies nomoj estas inkluditaj en kunmetaĵoj. Geografiaj nomoj troviĝas ĉefe por sendependaj landoj kaj iliaj ĉefurboj, aŭtonomaj regionoj, grandaj urboj (proksimume pli ol 5 milionoj da loĝantoj), internacie gravaj urboj, subŝtatoj kaj provincoj en grandaj landoj (ĉefe Usono, Kanado, Brazilo, Germanio, Barato, Ĉinio, Aŭstralio). Ankaŭ troviĝas la nomoj de la oceanoj kaj tiuj sur la Tero plej grandaj riveroj, lagoj, montoj, dezertoj ktp. Geografiaj nomoj, situantaj en aŭ proksime de svedlingvaj regionoj, ricevis certan preferon en la elekto, kaj tial interalie la svediaj kaj finnlandaj historiaj provincoj estas enmetitaj.
Esperantlingvaj formoj de la sciencaj nomoj estas enmetitaj por oftaj kaj konataj specioj precipe de vertebruloj kaj florplantoj troviĝantaj en la nordiaj landoj. Ĉi tiuj esperantlingvaj nomoj konsekvence baziĝas sur la sciencaj nomoj, vidu la sekcion Biologiaj Nomoj malsupre.
Strukturo de la enhavo
Vortaro Esperanto – Sveda estas organizita laŭ radikvortoj en alfabeta ordo, kaj sub la radikvortoj estas kun ili kunmetitaj vortoj. La kunmetitaj vortoj troviĝas sub la radikvorto, al kiu oni juĝis, ke ili plej multe apartenas, sed kelkaj vortoj troviĝas sub pluraj radikvortoj. Ĉiu vorto aŭ esprimo en Esperanto, kiu estas skribita en rekta grasa stilo, estas serĉebla en la interreta aplikaĵo.
La informoj por esperanta vorto povas havi diversajn etikedojn por marki gramatikajn funkciojn, malsamajn signifojn kaj teman apartenon. Kelkaj vortoj kun multoblaj gramatikaj funkcioj estas apartigitaj per romiaj ciferoj en grasa skribo. Per ordinaraj ciferoj en grasa skribo estas apartigitaj malsamaj signifoj, kaj tio estas ĉefe farita, kiam oni tradukis la signifojn per malsamaj svedaj vortoj. En kelkaj kazoj, oni skribis la signifojn kiel malsamajn radikvortojn por eviti konfuzon. Tio estas farita precipe kiam la signifoj estas tute senrilataj aŭ se ekzistas pluraj kunmetitaj vortoj sub la malsamaj signifoj.
Gramatikaj etikedoj estas skribitaj ene de kvadrataj krampoj. Por verboj estas indikite, se ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. Kelkaj verboj povas havi ambaŭ funkciojn, kaj kiam tiuj havas klare malsamajn signifojn, separataj indikoj estas por la respektiva signifo, sed kutime estas indikita nur la etikedo por la plej ofta funkcio. La sekvaj etikedoj estas uzitaj:
Aliaj gramatikaj etikedoj estas enmetitaj, nur kiam tio estas konsiderata signifa. La sekvaj etikedoj estas uzitaj:
Temgrupaj etikedoj, kiuj konsistas el tri literoj ene de krampoj, estas metitaj por kelkaj vortoj. La sekvaj dudek etikedoj estas uzataj, kiuj povas esti dividitaj en kvar ĉefajn grupojn:
Kvar etikedoj rilatas al speciala lingva aparteno:
Kvin etikedoj rilatas al biologia aparteno:
Ses etikedoj rilatas al aliaj fakoj de scienco:
Kvin etikedoj rilatas al kultura aparteno aŭ agado:
Tradukoj de la esperantovorto sekvas post eventualaj etikedoj, kaj ili estas faritaj aparte por la diversaj signifoj. Por vorto markita kun medicina etikedo aŭ unu el la biologiaj etikedoj estas la scienca nomo kutime donita kursive kaj interkrampe. Sekvas unu aŭ pluraj svedaj tradukoj en normala stilo, kaj ofte poste interkrampe plia klarigo en la sveda. Klarigoj inkluzive de etikedoj estas montrataj en bruna teksto. Kelkfoje, kiam mankas bona sveda traduko, estas nur klarigo.
Referencoj al aliaj esperantovortoj ofte aperas interkrampe post la sveda traduko kaj eventuala klarigo. Unue estas simbolo por la speco de referenco kaj poste troviĝas la referenca vorto. Se la referencvorto estas skribita en grasa kursivo kun blua literkoloro, ĝi troviĝas kiel serĉebla vorto aliloke en la vortaro, alie ĝi estas skribita en rekta graso. Estas kvar specoj de referencoj:
La unua speco de referenco ne bezonas esti interkrampe, se la esperantovorto ne estas tradukita.
Ekzemploj foje estas donitaj, kiel la esperanta vorto estas uzita. Tio estas farita antaŭ la sekva vorto, kaj kutime en formo de tuta frazo. La ekzemplo estas skribita en grasa kursivo kaj la posta sveda traduko en normala stilo.
Biologiaj nomoj
En PIV troviĝas komun-lingvaj (vulgaraj) Esperanto-nomoj nur por iuj konataj biologiaj specioj, ĉefe bestoj. Por kelkaj aliaj specioj ekzistas esperant-lingvaj nomoj, kiuj estis formitaj el la sciencaj nomoj. Tamen ĉi tiu lasta nomado ne ĉiam estas tute konsekvenca, kaj eĉ malpli konsekvenca ĝi estas en aliaj esperantaj verkoj.
Ambicio en tiu ĉi vortaro estas doni esperantlingvajn nomojn por konsiderinda nombro da nord-eŭropaj specioj, do ankaŭ por tiuj, kiuj ne estas nomitaj en aliaj Esperanto-vortaroj. La deirpunkto estas, ke la esperantlingva nomo nur konsistigu lingve praktikan komplementon al la scienca nomo, kaj konsekvence ligu al tiu. En okazoj, kie la specio ankaŭ estas nomita en PIV, estas foje diferenco en la literumo de la esperanta nomo, ĉar PIV ne aplikis ĝuste la samajn kaj konsekvencajn principojn. En ĉi tiuj kazoj, la nomformo de PIV estas indikita kiel pli malbona alternativo. Por specio, kiu havas komun-lingvan (vulgaran) nomon, tiu estas donita kiel ekvivalenta alternativo al la esperantlingva formo de la scienca nomo.
La scienca specionomo konsistas el genronomo kaj specia epiteto. Ĝi estas nomo en latina formo, sed povas havi grekan aŭ alian originon. Ĉi-sube ĝi estas nomata latineca. La genronomo estas vorto, kiu povas esti traktata kiel latina substantivo en nominativo singulara. La sciencaj nomoj por biologiaj familioj kaj ordoj kutime baziĝas sur iu genronomo, sed sur la radiko de la genitiva formo de la vorto, kie la literumo foje ne tute kongruas kun tiu de la genronomo.
La esperantlingva formo de la genronomo formiĝas el la scienca nomo laŭ certaj transskribaj reguloj, kaj tio, kion oni povas konsideri kiel latinan finaĵon, estas anstataŭita per la esperanta substantiva finaĵo o. Por la literumo de le genronomo ni precipe sekvis la principojn proponitajn de La Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF), sed sen ilia inkludo de latinaj finaĵoj en la esperanta nomo. Iliaj principoj estas priskribitaj en Plur-lingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, kaj signifas ke la latina radikvorto ne estas ŝanĝita pli ol necese, kiam la literumo sekvas tion, kio konformas al normala prononco en Esperanto. La jena transskribo estas uzita ĉi tie:
ae → e; aë → ae; au → aŭ; c antaŭ e, i, y, ae, oe → c; cc antaŭ e, i, y, ae, oe → kc; ch → ĥ; ck → k; c kaj cc en aliaj kazoj → k; eu → eŭ: oe → e; oë → oe; ou → oŭ; ph → f; qu → kv; sch → ŝ; sh → ŝ; ts → c; tsch → ĉ; w → v; x → ks sed en vortfinoj → k; y → i sed en vortkomencoj → j; h forfalas antaŭ kaj post konsonantoj sed post c, p kaj s laŭ supre; duoblaj literoj iĝas unuoblaj sed por cc laŭ supre.
En Esperanto, la genitiva radiko estas tradicie uzata ankaŭ por kelkaj genronomoj. Ĉi tio validas ĉefe por iuj latinecaj genronomoj finiĝantaj per s, er kaj on. Ekzemple, la sciencaj genronomoj Iris kaj Accipiter kaj Monodon fariĝas irido, akcipitro kaj monodonto respektive en Esperanto.
Plejofte la genronomoj estas kiel en PIV. Esceptoj ŝuldiĝas, parte, al tio, ke la reguloj estis konsekvence aplikataj, sed ĉefe al tio, ke PIV ofte transskribas iujn latinajn literkombinaĵojn alimaniere. Ofta devio estas, ke tiu ĉi vortaro transskribas latinan ch per ĥ, dum PIV kutime havas k. Krome la latina s ĉiam restas, dum PIV kutime transskribas intervokalan s per z. Ankaŭ la literkombinoj ai, ei, oi, gu, ku estas konservitaj, dum PIV ofte transskribas la respektivajn kombinaĵojn per aj, ej, oj, gv, kv.
Esperantaj nomoj por familioj kaj ordoj en la taksonomia klasifiko sekvas la formon de la scienca nomo laŭ la transskribaj reguloj donitaj supre por genronomoj. Por familioj, la botanika scienca finaĵo aceae estas anstataŭigita per acoj kaj la zoologia idae per edoj.
En la vortaro troviĝas vortoj en la ĉefaj niveloj de la taksonomia klasifiko, t.e. specio, genro, familio, ordo, klaso, filumo, regno kaj domajno. Nur en esceptaj kazoj troviĝas vortoj en la interniveloj. La nomoj por familioj kaj pli altaj niveloj povas foje devii de tiuj en PIV, ĉar la scienca nomformo estas konsekvence uzata. Familioj k.t.p. estas metitaj sub la respektiva radikvorto de la tipogenro, eĉ kiam la literumo indikas, ke ili estus propraj radikvortoj. Tiel hirundinedoj estas metita sub la radikvorto hirundo.
La scienca epiteto estas vorto, kiu povas esti traktata kiel latina vorto, eĉ se ĝi povas havi alian originon. Ĝi povas esti adjektivo aŭ substantivo en la nominativa aŭ genitiva kazo. La esperanta formo de la specioepiteto estas adjektivo, kiu estas traduko de la latineca vorto. En la kazoj, kie traduko ne taŭgas, la latineca vorto estis adaptita kiel esperanta adjektivo. La plej simpla esperanta formo, kiu donas la bazan signifon de la vorto, estis elektita por la traduko. Iafoje tamen oni opiniis necese enigi diversajn gramatikajn afiksojn en Esperanto, ĉefe por distingi la tradukojn de diversaj latinecaj epitetoj.
Artdatabanken (Svedia Specia Datumbazo) kaj diversaj artikoloj en Wikipedia estis la bazo por la elekto de nord-eŭropaj specioj. Kiel helpo por traduki kaj nomi esperanto-formojn de la specifaj epitetoj, oni ĉefe uzis la jenajn: Helm Dictionary of Scientific Bird Names, Växternas namn (Nomoj de la Plantoj), kaj la AI-servojn Google Gemini, Microsoft Copilot kaj ChatGPT. Sub https://ordboken.esperanto.se/epitetoj_eosv.html estas listigitaj la sciencaj speciaj epitetoj uzataj kaj iliaj tradukoj al Esperanto.
Por la zoologiaj speciaj nomoj, kie la specia epiteto estas la sama kiel la genronomo, neniu esperanta formo estas donita por la specia epiteto. En tiuj kazoj la specio estas donita kiel signifo 2 de la genronomo.
La specionomoj estas enigitaj laŭ la plej kutima vortordo en Esperanto, t.e. kun la specia epiteto antaŭ la genronomo. Tamen, la scienca ordo kun la familia nomo unue (kun komenca majusklo) povas esti pli taŭga, kio estas precipe vera, se oni volas uzi ankaŭ alian priskriban adjektivon, ekz. "bela Anemono boska".
Por plantoj estas kutime, ke la sama nomo estas uzata por la parto, kiu estas ĉefe interesa kaj por la specio mem. Ekzemple, la komun-lingva nomo terpomo estas uzata kaj por la manĝebla rizomtubero kaj por la specio mem. En tiaj okazoj la interesa parto kutime havas la signifon 1 kaj la planto la signifon 2.
Popolnomoj
Por loĝantoj de landoj, kies nomoj estas bazitaj sur gentoj, estas ofte, ke la sama nomo estas uzata por homoj de tiu gento kiel por loĝantoj de la lando. Tio validas en Esperanto kaj eĉ pli multe en la sveda. En tiu ĉi vortaro tamen oni faras konsekvencan esperantlingvan distingon inter etno kaj loĝanto. Ekzemple, etna svedo (t.e. persono kun svedlingva origino) estas nomita svedo en Esperanto, dum loĝanto de Svedio estas nomita svediano.
Referencoj
La malsupraj referencoj estas menciitaj en la supra teksto. En la preparado de la vortaro oni tamen iom uzis ankaŭ aliajn fontojn.
Artdatabanken, Sveriges Lantbruksuniversitet (SLU), https://artfakta.se
Bildvortaro en Esperanto, Petro Desmet', Jozefo Horvath, Flandra Esperanto-Ligo, 2012, ISBN 978-90-77066-48-5
Esperantisk – Svensk ordbok, Sam Owen Jansson, Frits Lindén, Birger Gerdman, Förlagsföreningen Esperanto u.p.a., Stockholm 1934
Google Gemini, https://gemini.google.com
Helm Dictionary of Scientific Bird Names, James A. Jobling,
http://www.avesdecostarica.org/uploads/7/0/1/0/70104897/scientific-bird-names.pdf
Komputada leksikono, Sergio Pokrovskij, https://bertilow.com/div/komputada_leksikono
Komputeko, Edukado@Interreto, https://komputeko.net
Lilla Esperanto-ordboken, Ebbe Vilborg, Esperantoförlaget 2016, ISBN 978-91-85244-44-7
Microsoft Copilot, https://copilot.microsoft.com
OpenAI ChatGPT, https://chatgpt.com
Ordbok Svenska – Esperanto, Ebbe Vilborg, Esperantoförlaget, Stockholm 1992, ISBN 91-85288-20-9
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), Sennacieca Asocio Tutmonda, 2005, https://vortaro.net
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), Bertilo Wennergren, Edukado@Interreto, 2020, ISBN 978-91-970515-3-8
Plur-lingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo, La Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF), Bernhard Eichkorn, Villingen, 1996
Reta Vortaro (ReVo), https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2k.html
Svensk – Esperantisk ordbok, Paul Nylén, Förlagsföreningen Esperanto u.p.a., Stockholm 1954.
Tekstaro de Esperanto, https://tekstaro.com
Växternas namn, Jens Corneliuson, Wahlström & Widstrand, 1997, ISBN 91-46-17679-9
Wikipedia, https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio